Sekvan paĝon! Antaŭan paĝon! Indekson! Instrukcion!

PNLM

Vd programebla nurlegebla memoro.

1996-02-29


P=NP-demand·o (legu «po-nopo-demando») —

Mat.: Unu el la ĉefaj ĝis nun ne solvitaj demandoj de la teoria komputiko.

Ĝi temas pri komparo de du «realismaj» (vd komplikteorio) komputadaj klasoj: la polinome komplikaj determinismaj komputadoj unuflanke (la P-klaso), kaj la polinome komplikaj nedeterminismaj komputadoj aliflanke (la NP-klaso). Sen perdi la ĝeneralecon kaj por oportunigi la formaligon, oni kutimas prezenti la komputadojn speco de akceptoproblemo por formalaj lingvoj.

Estu f entjera funkcio. Lingvo L estas determinisme decidebla kun tempokompliko O(f), se ekzistas determinisma Turinga aŭtomato kiu por ajna vorto v per ne pli ol f(|v|) paŝoj decidas, ĉu v∈L aŭ ne. Se f estas potencofunkcio xa, kie a=konst, alivorte, se f prezenteblas per polinomo, oni parolas pri determinisma Polinoma decideblo kaj skribas L∈P.

En la sama simbolaro, lingvo L estas nedeterminisme akceptebla kun tempokompliko O(f), se ekzistas nedeterminisma Turinga aŭtomato kiu por ajna vorto v∈L havas akceptan komputadon ne pli ol f(|v|) paŝojn longan (la difinon de nedeterminisma akcepto vd ĉe nedeterminismo). Se f prezenteblas per polinomo, oni parolas pri Nedeterminisma Polinoma akcepteblo kaj skribas L∈NP.

Evidente, la determinisma polinoma decideblo estas multe pli rigora postulo, kaj P⊆NP. Ankoraŭ ne solvita problemo estas, ĉu P=NP, aŭ P⊂NP?

Por multaj problemoklasoj (alivorte, lingvoj) estas pruvite, ke ili estas en la NP-klaso; sed malgraŭ intensaj esploroj oni nek pruvis nek refutis, ke ili ankaŭ estas en P. Oni sukcesis malkovri gravan klason de NP-kompletaj problemoj, al ajna el kiuj polinomtempe redukteblas ajna ano de la NP-klaso; do, sufiĉus pruvi, ke iu el tiuj problemoj estas en (aŭ ekster) P, por respondi al la tuta P=NP-demando.

Angle: P=NP question

1996-02-29


po

Ŝlosilvorto por enkonduki esprimon, indikantan po kiom estu krementata la iteracinombrilo (en Bejsiko, MODULA, Oberono ktp).

Angle: by, step
Ruse: шаг, через

1996-02-29


po·detal·a paralel·ad·o

Tia paralelado, ke la paralelaj procezoj (resp. procesoroj) devas ofte interkomunikiĝi (post plenumo de kelkaj komandoj).

Angle: fine grain parallelism
France: parallélisme de grain fin

1998-03-19


po·grand·a paralel·ad·o

Tia paralelado, ke la paralelaj procezoj (resp. procesoroj) nur malofte devas interkomunikiĝi (post plenumo de miloj da komandoj).

Angle: coarse grain parallelism
France: parallélisme de grain fort

1998-03-19


polinom·a spac·o

Maniero karakterizi komplikon de algoritmo. Se la memorkompliko de algoritmo estas barita per polinomo, oni diras, ke la algoritmo plenumeblas «en polinoma spaco».

Angle: polynomial space
Ruse: полиномиальная память

1996-02-29


polinom·a temp·o

Maniero karakterizi komplikon de algoritmo. Se la tempokompliko de algoritmo estas barita per polinomo, oni diras, ke la algoritmo plenumeblas «en polinoma tempo».

Angle: polynomial time
Ruse: полиномиальное время

1996-02-29


polinom·o

«Mat.: Funkcio de unu aŭ pluraj argumentoj, en kiu aperas, krom konstantoj, nur potencoj de la argumentoj kun pozitivaj entjeraj eksponentoj, kombinitaj per multipliko kaj adicio» [PIV].

Ekzemploj: kaj x³−2x²+5 estas polinomoj de unu argumento; x³y² kaj x³−3x²y+2xy² estas polinomoj de du argumentoj; kaj x²y³ estas unutermoj; la du aliaj polinomoj estas plurtermoj. Vd termo, grado.

Angle: polynomial
Ruse: полином, многочлен

1996-02-29


polur*i

Lib.: Provizi konturan tiparon je specialaj indikoj (poluraj proceduroj) por helpi al rastrumigilo produkti pli altkvalitan rastruman tiparon.

Angle: hinting
Ruse: разметка, разводка, хинтовка

1996-08-21


ponard*o

Lib.: Krucforma signo †, uzata kiel referencilo aŭ por indiki mortodaton (vd Kelkaj gravaj signoj tipografiaj). Kp duobla ponardo.

Angle: dagger
Ruse: кинжал, обелиск

1996-09-26


pont·et·o [Jel, Pfei], krampa konektilo [MMES] —

Eta konduktilo kiun oni uzas por estigi deziratajn funkciojn sur la ĉefkarto, adaptilo ktp.

Angle: jumper
France: cavalier
Germane: Kurzschlußbrücke
Ruse: перемычка

1996-02-29


pont*o

Aranĝaĵo uzata por konekti du komputilajn retojn (aŭ, pli tradicie, du partojn de unu reto), kaj kies funkciado normale restas «nevidebla» por la uzanto (kp kluzo). Kontraste al enkursigilo, ponto peras nur inter komputiloj uzantaj unu saman protokolon.

Angle: bridge
France: passerelle
Germane: Brücke
Ruse: мост

1996-02-29


pont·o·lingv·o

En tradukilo, formala lingvo en kiun la fonta teksto estas tradukata de la unua(j) tradukpasoj, kaj de kiu la sekva(j) tradukpaso(j) tradukas en la cellingvo(j)n. Pontolingvo estas utila rimedo en plurlingva tradukado, ĉar se necesas traduki el m fontolingvoj en n cellingvojn, ĝi ebligas konstrui nur m+n tradukilojn (m tradukilojn el la fontaj lingvoj en la pontan, plus n tradukilojn el la ponta lingvo en la celajn), anstataŭ m×n rektajn tradukilojn.

Simila metodo estas aplikebla al transkodaj problemoj (speciale Unikodo estas tre taŭga ponta kodo) aŭ al la homaj lingvoj (kiam Esperanto, la angla aŭ la rusa estas uzataj kiel ponta lingvo).

Angle: intermediate language
France: langage intermédiaire
Germane: Zwischensprache
Ruse: промежуточный язык

1996-09-22


POP (de la angla Post Office Protocol, «poŝteja protokolo») —

Protokolo, ebliganta al unuopaj uzantoj elŝuti retpoŝton el POP-servilo. La POP-servilo devas havi permanentan konekton al la Interreto, dum la klientoj komunikas kun ĝi sporade, ekz-e per modemo.

POP priservas nur ricevon de retpoŝtaĵoj, por la sendo oni kutime uzas SMTP aŭ alian metodon.

Estas pluraj versioj de POP, kiuj ne kongruas inter si; la plej ĵusa estas POP3 (1988).

1998-08-05


pord*o

Ingo por konekti disponaĵon al la interna buso de mikroprocesoro; tra pordo programo povas sendi aŭ ricevi datumojn, kvazaŭ legante aŭ registrante ilin en ĉelo de la ĉefmemoro.

Fil. La angla termino devenas ĝuste el «port»=pordo, ne el «port»=haveno, kiel ĝin misinterpretas iuj francoj.

Angle: port
France: un port d'accès (sed «une porte» =logika elemento)
Ruse: порт

1996-02-29


portal*o

Retoj: Iom granda publika servilo en la Interreto, kiu pretendas disponigi sufiĉe plenan aron da risurcoj (TTT-ejo, forumoj, retpoŝto, serĉiloj ktp) por atingi la Interreton.

Iuj portaloj estas aranĝitaj por ricevi profiton el reklamado, aliaj priservas specialan interesgrupon kaj povas esti parto de intraretoeksterreto.

Kp paĝaro.

Angle: portal
Ruse: портал

2002-04-20


portebl·a komput·il·o

Komputilo konstruita por oportuna transportado; ĝiaj komputaj ecoj kutime similas tiujn de persona komputilo.

Rim. La teĥniko rapide evoluas, kaj la distingado inter «portebla komputilo» kaj ties speciala kazo tekkomputilo ŝajnas malaktualiĝi. Kp poŝkomputilo.

Angle: portable computer

1996-02-29


port*ebl·o [Jel, Pfei] —

La kapablo de programo ruliĝi per diversaj komputiloj aŭ sub diversaj operaciumoj (vd platformo), tute sen ŝanĝoj (la ideala kazo) aŭ post minimuma adaptado.

Angle: portability

1996-02-29


port·il·mark·o

Komputile legebla registraĵo en antaŭdifinita loko de datumportilo (magneta rubando, disko), indikanta ties nomon kaj eventuale aliajn informojn pri la datumportilo.

Angle: volume label
Ruse: метка тома

1996-02-29


portret·a model·o

Modelo rekte imitanta la strukturon de la modelataĵo kaj la rilatojn inter ties komponantoj.

Angle: iconic model
Ruse: портретная модель

1996-02-29


po-sign·o [BT, Pt], poo, heliko, volvita a [Ber85], ĉeo —

En kelkaj landoj, kaj precipe en Anglalingvujo, komerca signo de podetala prezo, @ (la kodono 64 en Askio).

Pro la mizero de la Askio-signaro oni ofte atribuas al ties signoj specialajn kromsignifojn. En programlingvoj (vd referencato) kaj en retpoŝtaj adresoj la signo @ iom kalembure havas la signifojn, proksimajn al ĉe, laŭ, al (la kromsignifojn de la franca à, Latina ad, el kiuj ĝi devenas), kaj en la retpoŝtaj adresoj oni voĉlegas ĝin «ĉe». En la faka ĵargono oni nomas tiun signon heliko, kaj tiun mallongan kaj klaran formon ni rekomendas por la komputikaj uzoj.

Angle: commercial at
Pole: à
Ruse: знак цены, коммерческое эт

1996-02-29


post·al·krement·o

Kreskiga postkremento, ekz-e n++ en C.

Angle: postincrement

1998-12-29


post·anto [EKV], sekvanto —
  1. En sekvenco x₁, … xn elemento xi estas postanto de xj, se i>j. Se krome i=j+1, oni povas paroli pri tuja postanto, aŭ tujaĵo.
  2. En orda aro (resp. bonorda aro), a estas (tuja) postanto de b, se a>b (kaj por ĉiu c, el c>b sekvas c≤a). — Kp sek, antaŭanto, ĵusaĵo.

Angle: successor
Ruse: преемник

1996-02-29


post·de·krement·o

Malkreskiga postkremento, ekz-e n-- en C.

Angle: postdecrement

1998-12-29


post·e·ul·o

Mat.: En arbo, vertico V estas posteulo de nodo N, se N situas en la vojo de la radiko al V. Kp praulo.

Angle: descendant
Ruse: потомок

1996-02-29


post·kondiĉ·o, elira kondiĉo —

En priprograma pruvado kaj en aksiomara semantiko de programlingvoj, logika formulo kiu devas veri post la plenumo de ordona frazo, se antaŭ tiu plenumo veris la responda antaŭkondiĉo. Vd ankaŭ invarianto.

Angle: postcondition
Ruse: условие на выходе, постусловие

1996-02-29


post·krement·o

Krementa operacio, kiu unue liveras la kurantan valoron de nombrilo kaj poste krementas la operandon; ekz-e en C, la operacioj

n++
postalkremento, kvazaŭ (n = n + 1) − 1
n--
postdekremento, t.e. (n = n − 1) + 1
Kp antaŭkremento.

Angle: autoincrement; postdecrement; postincrement

1996-02-29


post·met·a operaci·skrib·o

Senkrampa operaciskribo, ĉe kiu la operacisimboloj estas skribataj post la operandoj; ekz-e, la tradicia intermeta operaciskribo (a+b)×(c−d) en la postmeta operaciskribo iĝas ab+cd−×.

Angle: postfix notation
Ruse: постфиксная запись

1996-02-29


post·ord·a tra·ir·o

Speco de arbotrairo. Por elradika orda duuma arbo postorda trairo difineblas rekursie:

  1. Trairu la maldekstran subarbon;
  2. Trairu la dekstran subarbon;
  3. Vizitu (t.e. traktu) la radikon.
La linia ordigo, realigata de postorda trairo, ekvivalentas al postmeta operaciskribo.

Angle: postorder traversal

1996-02-29


PostSkript·o

Esperantigita nomo de universala aparate nedependa paĝopriskriba lingvo, ellaborita en 1984. Principoj de PostSkripto estas libera kombineblo de teksto kun grafikaĵoj kaj la eblo trakti ilin per unu sama aro da operacioj. PostSkripto uzas stakojn de objektoj kaj postmetan operaciskribon.

Angle: PostScript

1996-02-29


post·tekst·o [BT] —

Lib.: En libro, la paĝoj sekvantaj la ĉeftekston; postparolo, indeksoj, aldonoj, bibliografio, glosaro, enhavtabelo, erartabelo ktp. Kp kromteksto, antaŭteksto.

Angle: end-matter, subsidiaries

1996-12-28


post·trakt·ad·o

Traktado plenumata super la rezultoj de ĉefa datumprilaboro por plibonigi ilian formon, por akordigi interfacojn ktp. Kp antaŭtraktado.

Angle: postprocessing

1996-02-29


post·trakt·il·o

Ilprogramo por posttraktado.

Angle: postprocessor
Germane: Anpassungsprogramm, Postprozessor
Ruse: постпроцессор

1996-02-29


postul·specif·o

En la vivciklo de programaro, rezulto de problemanalizo, kolekto da postuloj kiujn plenumu kreota produkto (i.a. komputilo, programaro), kun la difino de ĝia aplikeblo (i.a. de la kondiĉoj sub kiuj ĝi estu uzebla).

Normale postulspecifo estas la unua relative kompleta priskribo de la projektata produkto, en kiu ĉiuj interesitaj partioj esprimas sian interkonsenton pri ĝiaj esencaj trajtoj. La postulspecifo estas bazo de la komunikado inter la mendantoj kaj la realigantoj; tial ĝi devas esti komprenebla sen specialaj scioj pri realigmetodoj (ekz-e pri la programlingvo uzota por la realigo). Aliflanke, en multaj okazoj la ordinara homa lingvo estas nesufiĉa, kio neprigas uzon de specifadlingvo.

Angle: expression of requirements, requirement specification
France: spécification
Germane: technische Anforderungen
Ruse: техническое задание

1996-11-27


poŝ·komput·il·o

Unubloka mikrokomputilo, sufiĉe malgranda kaj malpeza (la maso ne pli ol 800 g) por esti portebla en poŝo de laborvesto. Multaj poŝkomputiloj ne havas klavaron kaj uzas grifelon kiel ĉefan enigilon. Kp tekkomputilo, kajerkomputilo.

Angle: hand-held computer, palmtop, pocket computer, PDA
Ruse: карманный компьютер, КПК, наладонник

2002-04-07


poŝ*o, tondobufro, tondujo —

En dialoga redaktilo, bufro en kiun la uzulo povas meti (enpoŝigi) apartigitan areon («eltondaĵon») por poste ĝin enŝovi (elpoŝigi) en alian lokon. Vd transpoŝigi.

En iuj redaktiloj (Emakso, WordPerfect) la enpoŝigitaj pecoj konserviĝas en la poŝa listo (viŝringo), kio faciligas malsimplajn redaktojn.

Angle: clipboard, paste buffer, kill ring
France: presse-papier
Ruse: карман

1996-02-29


poŝt·ej·o

Unika signoĉeno uzata por identigi komputan sistemon konektitan al grandaskala komputilreta poŝto.

Angle: site(name), host(name)

1996-02-29


poŝt·estr·o

Retoj: Kontaktopersono kaj responsulo pri vartado de retpoŝta komunikado ĉe komputila sistemo konektita al grandaskala retpoŝto (la Interreto, UUCP). En tiu sia funkcio poŝtestro atingeblas per la poŝteja retadreso sub la kromnomo postmaster.

Angle: postmaster

1996-02-29


poŝt·il·o

Retoj: Programo por ricevi kaj sendi mesaĝojn per komputilreta poŝto.

Angle: mailer

1998-02-21


po·unu·a inter·respond·o

Mat.: Inter aroj X kaj Y estas pounua interrespondo, se ekzistas dissurĵeto X→T (kaj sekve, ankaŭ la retroĵeto Y→X).

Fil. Estas kurioza koincido en la maniero traduki one-one per «pounua»: la Slavona Biblio havas «du-du» kaj «sep-sep» tie, kie Zamenhof (kaj la novrusa traduko) donas «po du», «po sep».

Angle: biunique correspondence, one-one correspondence
Ruse: взаимно-однозначное соответствие

1996-02-29


pozici·a frakci·o

Mat.: Por b-uma pozicia nombrosistemo kaj sekvenco da b-umaj ciferoj (ci), la sumo

c₁/b + c₂/b² + … + cn/bⁿ + … 

Oni kutime skribas 0.c₁c₂…cn (uzante la on-punkton), aŭ 0,c₁c₂…cn (uzante la on-komon). Ekz-e la dekuma pozicia frakcio 0.75, la duuma pozicia frakcio 0.11 kaj la kvocienta frakcio ¾ prezentas unu saman racionon (en siaj respektivaj nombrosistemoj).

Angle: radix fraction
Ruse: систематическая дробь

2000-09-12


pozici·a nombr·o·sistem·o

Mat.: Maniero skribi (prezenti) nombrojn en kiu la valoro de cifero dependas je ĝia pozicio en la numeralo (ekz-e la normala dekuma nombroprezento: 1991 aŭ 3.14). Vd nombrosistemo, bazo, pezo.

Fil. Por ricevi la nomon de pozicia nombrosistemo en Esperanto oni aldonu al la numeralo, esprimanta ĝian bazon, la sufikson -um: dekuma, deksesuma, duuma, okuma, unuuma nombrosistemoj (tiu estas la maniero, la plej ofta inter la komputikistoj; iuj matematikistoj preferas speciale faritan sufikson ·ari·a).

Angle: positional notation
Ruse: позиционная система счисления, поместная система счисления

1996-02-29


pozici·a parametr·o

Procedura aŭ makroa parametro kiun en la vokoj identigas ĝia pozicio en la listo da faktaj parametroj. Kp ŝlosilvorta parametro.

Angle: positional parameter
Ruse: позиционный параметр

1996-02-29


Poziks·o

Esperantigita nomo de POSIX (Portable Operating System Interface), nomo inventita de Richard Stallman kaj akceptita de IEEE por kelkaj normoj pri operaciumaĵoj. La programoj laŭantaj Pozikson estas pli porteblaj. Kvankam Pozikso estas inspirita de Unikso, eblas realigi ĝiajn postulojn ankaŭ sub aliaj operaciumoj.

La normo IEEE 1003.1 difinas Uniksecan operaciuman interfacon; IEEE 1003.2 difinas ŝelon (vd Baŝo) kaj utilaĵojn; IEEE 1003.4 difinas etendojn por realtempa reĝimo.

Senpaga, kvankam nedefinitiva, dokumentaro troveblas ĉe http://www.funet.fi/pub/doc/posix/p1003.2/d11.2/toc kaj ĉirkaŭe.

La hejmpaĝo: http://standards.ieee.org/regauth/posix/index.html.

Fil. La plej ofta angla prononco estas [ˈpɔsɪks], kvankam ne maleblas ankaŭ [ˈpɔzɪks]; la esperantigita formo «Pozikso» sekvas la modelon de «pozitiva» kaj multaj aliaj similaj vortoj.

Angle: POSIX

1998-06-26


Sekvan paĝon Indekson Instrukcion