Angle: latin letter j with circumflex
Ruse:
йот с крышей, жи с крышей
1996-01-05
F estas ĵeto el aro A al aro B, simbole
F: A→B,
se ĝi estas tia rilato super A kaj B, ke al neniu a∈A respondas pli ol unu b∈B.
Anstataŭ aFb oni kutimas skribi b=F(a) — t.n. funkcia skribo; a estas argumento, kaj b estas la bildo de a (laŭ F); simetrie, a estas fontaĵo de b. Tion oni ĝeneraligas al aroj: por A′⊆A, ĝia bildo estas tia B′⊆B, ke por ĉiu b∈B′ ekzistas a∈A′ kies bildo estas b, t.e. b=F(a).
Rilate al F, A estas la fonta aro (kp domajno) kaj B estas la cela aro (celaro, variejo).
Kp disĵeto, retroĵeto, surĵeto; funkcio, morfio, predikato, operacio, operatoro, transformo, funkcionalo.
Rim. Por indiki, ke temas pri surĵeto, oni uzu la prepozicion sur: «ĵeto el (de) A sur B-on».
Fil.
Matematikistoj uzas por tiu nocio la vortojn «bildigo», «mapo» aŭ ĝeneraligas la
terminon funkcio.
Angle: map(ping)
France: application
Germane: Abbildung
Ruse: отображение
1996-01-05
Abstrakta nekopiebla objekto, kiun kunagantoj transdonas unu al alia por sinkronigi atingon al ope uzata risurco. Ekzemplojn vd en stafetringo kaj Petri-reto. Simile en grupvaro, kie je ĉiu momento nur unu programisto povas ŝanĝi programdosieron; la aliaj dume povas nur legi la koncernajn programpecojn; por fari siajn modifojn, ili antaŭe devas akiri koncernan ĵetonon.
Angle: token
Ruse: маркер, фишка
2000-06-18
Elemento de ŝablono, identigebla kun ajna datumano de koncerna tipo — ekz-e la steleto kaj la demandosigno en dosiernomaj serĉoŝablonoj de MS-DOS.
Angle:
wildcard character, match-all pattern
France: joker
Ruse: джокерный символ
1996-01-05
Neformala speco de sintaksa variablo, vorto sen propra signifo, uzata por montri ke ajna alia vorto (precipe, nomo) povus esti uzata en ĝia loko. Ekz-e la sekva frazo uzas «um», «ajn» kiel ĵokervortojn:
Por ŝanĝi la nomon de dosiero UM al AJN diru:Oftaj naciaj ĵokervortoj estas
mv UM AJN
Angle:
wildcard
Ruse: джокер
1997-02-07
Senpera antaŭanto; en Paskalo k.a. programlingvoj, operacio aŭ prafunkcio ant, liveranta la ĵusaĵon de sia argumento.
Angle: predecessor, Pred
Ruse:
непосредственный предшественник
1996-01-05