La aliaj opinias, ke ili devas pritrakti vin atenteme. Vin ili opinias vana, egocentra kaj ekstreme aŭtoritata. La aliaj foje admiras vin, esperante simili vin sed ili ne ĉiam fidas vin, hezitante tro engaĝiĝi kun vi.
La aliaj perceptas vin kiel motiviga, ege ŝanĝema, sufiĉe impeta, natura gvidanto, rapida por ekdecidi, eĉ se ne ĉiam taŭgas. Ili vidas vin kiel aŭdaca k aventurema, kiu ĉion provas almenaŭ unu fojon, kiu ŝatas aventuron kaj riskas sian ŝancon. Ili aprezas ĉeesti kun vi pro la intereso, kiun vi estigas ĉirkaŭ vin.
La aliaj perceptas vin kiel vivanta, ĉarma, amuza, praktikema kaj ĉiam interesita, kiu konstante altiras atenton sed sufiĉe ekvilibrita por ne perdi prudenton. Ili vidas vin ankaŭ kiel afabla, ĝentila kaj komprenema, kiu ĉiam pretas konsoli kaj helpi ilin.
La aliaj perceptas vin kiel prudenta, atentema, zorgema kaj praktikema. Ili vidas vin kiel inteligenta, bonkora, klera sed modesta... Ne aspektas vi kiel iu, kiu akiras novajn amikojn tro rapide aŭ tro facile, sed kiel iu tute lojala kun amikoj kaj kiu atendas la samon reciproke. Tiuj, kiuj bonŝancas vere koni vin scias, ke malfacilas ŝanceligi vian fidon je ili, sed ankaŭ ke necesas longegan tempon por reakiri tian fidon.
Viaj amikoj perceptas vin kiel iu tre zorgema, iomete manieca. Ili vidas vin kiel atentemega kaj tre singardema, regula kaj laborema. Ilin tre surprizus se vi farus ion senpripensan. Ili atendas, ke vi pristudu ĉion je ĉia perspektivo antaŭ ol ekdecidi. Ili opinias, ke tia sinteno fontas el via racia naturo.
La homoj opinias vin timida, nervoza kaj sendecida, kiu ĉiam bezonegas atenton, kiu ĉiam bezonas iun decidulon, kiu ne kapablas engaĝiĝi kun iu ajn pri io ajn. Ili vidas vin kiel angorema, kiu vidas problemojn ĉie eĉ kie ne ĉeestas. Kelkaj homoj opinias vin eĉ tediga. Nur tiuj, kiuj konas vin vere, scias ke vi ne estas.
Kreita per http://gabriel.vignes.free.fr/aide/quizz.php