Dum prepariĝas libroforma eldonado de la receptaretoj de JEFO, jam eblas prezenti en tiu TTT-ejo kelkajn receptojn, kiujn vi trovos en la libro. La tuta kolekto ampleksas 210 receptojn! Certe estas pluraj, kiuj plaĉos al vi, ĉu ne? Eblas nun traserĉi la kolekton laŭ la ingrediencoj.
Jen jam kelkaj, kiujn mi tre ŝatis dum la diversaj semajnfinoj:
Ĉar ne kompletus recepta libro sen plenpleno da allogaj fotoj, vi nun povas aldoni viajn plej belajn fotojn. Tre simplas:
| Ĉokolada Semajnfino | Fromaĝa Semajnfino | Krespa Semajnfino | ||
| Fiŝa Semajnfino | Vegetara Semajnfino | Ĉokolada Semajnfino dua | ||
| Saŭrkraŭta k Kiŝa Semajnfino | Munĝetada Semajnfino | Dolĉaĵa Semajnfino | ||
| Fromaĝa Semajnfino dua | Oliva Semajnfino | Vinbera Semajnfino | ||
| Terpoma Semajnfino | Kreola Semajnfino | Poma Semajnfino | ||
| Ova Semajnfino | Kukurba Semajnfino | ĉi-tie baldaŭ via semajnfino |
La plej belaj fotoj kolektitaj per tiuj paĝaro aperos en la eldonota libro. Per kontribuo de foto vi transdonas ĉiujn rajtojn al JEFO por ĝin aperigi, kaj pere de tiu ĉi paĝaro kaj en eldonota libro. Se vi deziras, ke via nomo aperu en la libron; simple sendu retmesaĝon al FAGOT Alain.
Teĥnike, la sistemo akceptas nur bildojn laŭ formato JPEG. Via origina bildo estas konservita sen ajna pritraktado. Tiel vi povas retrovi ĝin alklakinte la bildeton, kiu aperas en la receptolisto. Bildeton kreas la sistemo per fokusado ĉirkaŭ la centraj 80% de via origina bildo.
Se vi deziras mendi individuajn receptaretojn, bonvolu viziti la mendilon.