La Kuiradaj Semajnfinoj de JEFO

Inter la aktivuloj de JEFO la ideo de kuiradaj semajnfinoj svage vagis jam de kelka tempo, kiam okazis la Cxokolada Semajnfino en septembro 1996. Jam antauxe iu komitatkunsido ricevis la kod-nomon "Mustarda Semajnfino". Tiu Cxokolada Semajnfino devis igxi laborkunveno kun pli alloga temo ol mustardo. Kelkaj invitis esperantistajn amikojn eksterlandajn, kiuj logxis proksime. Ankaux kelkaj neesperantistoj kune venis.

Pro la etoso partoprenantoj decidis okazigi samspecan renkontigxon ses monatojn poste sed kun alia franduminda temo. Tial okazis la Fromagxa Semajnfino kaj sekvis la Krespa Semajnfino. En 2000 okazis la Kreola Semajnfino kaj la Poma Semajnfino. Kaj tian frandumadon ni dauxre organizas du aux tri fojojn jare!

Tia bongusta ideo ne povis resti eterne nur en Francio. Unua propono de kunlaborado venis el Italio cxar Torino estas nur malpli ol kvar horojn trajne for de Liono. Sekvis proponoj de Belgio, Germanio kaj Katalunio. Espereble cxiuj niaj najbaroj iam kunlaboros por tia cxelima renkontigxo (ankoraux bonvenas proponoj el Svisio aux Euxskadio). Sed cxu oni nur mangxas dum tiuj semajnfinoj? Ne! Kuirada Semajnfino ankaux utilas por renkontigi homojn timemajn, aktivigi komencantojn, varbi per jxurnalistoj kaj vigligi regionan movadon.

Celoj de Kuirada Semajnfino

Kuirada Semajnfino celas renkontigi junulojn de iu regiono (landoparto, enlande aux/kaj translime), kiuj jxus eklernis Esperanton, kun pli spertaj esperanto-parolantoj el diversaj regionoj kaj landoj. Tiel ili povas praktiki la lingvon en "natura" situacio. Novuloj bezonas praktiki la lingvon. Por tio helpas al ili eksterlandanoj, kiuj cxeestas. Spertaj esperantistoj prezentas la movadon, la internaciajn arangxojn kaj la diversajn fak-asociojn, kiuj povas interesi la novulojn.

Tia malstrecxa renkontigxo estas bona okazo por kapti la atenton de jxurnalistoj, kiuj povas prezenti senpolvigitan bildon de Esperanto. Okaze de la renkontigxo endas kontakti la lokajn gazetojn, televidkanalojn kaj radiostaciojn. Ankaux al aliaj movadoj ni tiamaniere povas prezenti ekziston de Esperanto kaj komunumo de esperanto-parolantoj.

Per Kuirada Semajnfino loka kaj regiona movadoj vigligxas. Unue dum la organizado de la renkontigxo, rilatoj kun lokaj grupoj instigas ilin pli konsideri la problemon de varbado cele al junuloj. Due post la renkontigxo restas kontaktoj flegendaj kun la malkovritaj novuloj, jxurnalistoj kaj novaj interesitoj.

Efikoj de Kuiradaj Semajnfinoj

Pri la internaj efikoj de tiuj Kuiradaj Semajnfinoj ni jam certas. Partoprenintoj vizitis poste internaciajn renkontigxojn kaj nun implikigxas en la agadojn de la asocio. La plej evidenta pruvo de vigligxo estas en Bretonio, kie okazis la Krespa Semajnfino. Homoj, kiuj apenaux interrilatis, havas nun regulajn kontaktojn por antauxenpusxi projektojn.

Pro la sama Krespa Semajnfino ankaux evidentas, ke ecx modesta renkontigxo estu okazo por kontakti jxurnalistojn. Dank'al la efika organiza laboro de Vanessa kaj Tony aperis unu artikolo en regiona jxurnalo kaj elsendigxis proksimume du horoj da radioprogramoj cxe tri lokaj stacioj (kun intervjuo de Fabien el Nederlando).

Plioftigo kaj diverslokigo de niaj semajnfinoj ebligos ne nur vigligon de nia membraro. Ankaux plioftigon de gazetaraj artikoloj pri Esperanto ni celas. Esperanto ne plu estu sekreta lingvo de sekreta movado. La gxenerala publiko rajtas ekscii pri Esperanto ankaux per "neuxtralaj" fontoj.