Ĉu ekzistas kutima Kuirada Semajnfino?Eble, sed la partoprenintoj de la jam dek kvar okazintaj ankoraŭ ne vere alkutimiĝis. Ĉiu renkontiĝo estas nova okazaĵo! Kutime Kuirada Semajnfino ekas en la kuirejo. Ne ĉiam estas nur bonaj surprizoj! Kiam vi babilemas kun viaj amikoj, foje revokas vin subite fumego el la forno... |
Ĉar ne ĉiuj alvenas tre frue, la unuaj ekvespermanĝas iom post la 22a. Tiuj, kiuj venos poste, ankoraŭ trovos ion jam pretan. Kompreneble ni kuiras ankaŭ por tiuj, kiuj post longa vojaĝo ege malsatas je noktomezo. |
|
Dum kelkaj ĝuas senstreĉan promenadon kaj la plezuron rigardi tiom for en la ĉirkaŭaj valoj, aliaj kunsidas sub pomarboj. Se eblas nomi tion sidi, kion faras tri el ili! Ja, la agadoj de la asocioj ankaŭ tie kaj tiel decidiĝas, ne nepras pluva tago en Parizo por debati ideojn kun amikoj. Ĉar tio gravas en Kuirada Semajnfino: diskuti pri iom da ĉio kun ĉiu. |
Iom pli for sub la pomarboj sidas grupo da lernantoj. Ne ĉiam la klasoĉambro estas tiel suna kaj herbeca! Tamen indas profiti la okazon por perfektigi sian lingvoscion. Ĉiuj receptoj en la libreto estas en Esperanto! Sed kio estas meleagro? |
Ĉiam eblas lerni ion dum la Kuiradaj Semajnfinoj.
Depende de la regiono, vi lernos pri la bretona, eŭska, okcitana,
kataluna, pikarda, elzaca aŭ iu alia lingvo. Kvankam esperantistoj
ja ŝategas la lingvojn, ne nur pri lingvoj vi povas malkovri dum la
prelegoj. Tiel ekzemple estis, kiam nia nederlanda amiko instruis al
ni kiel prilabori la ĉokoladon por fari diversajn bongustegajn
dolĉaĵojn. Ekzemple vi rimarkas la literajn muldilojn malsupre. Oni uzas ilin en Nederlando por fari ĉokoladajn literojn, kiujn Sinterklaas donacas al la infanoj por sia datreveno, la 5an de decembro. Ankaŭ ovojn ni pretigis dum nia Ĉokolada Semajnfino. Pardonu sed ni ĉion formanĝis jam. Ne forgesu veni venontfoje! |