ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Poma Semajfino

Por 4 personoj
Preparado: 40 min
Kuirado: 40 min
1 kg da pomoj,
300 g da pecetiĝema pasto,
150 g da pulvora sukero,
100 g da kremo,
2 ovoj,
1 dl da lakto,
1/2 tekulero da cinampulvoro.
 
Pomtorto
 
Preparado
1
Senŝeligu kaj sengrajnigu la pomojn. Fajne distranĉu ilin.
2
Ŝmiru la paston. Metu ĝin en buterumitan muldilon. Piku ĝin per forko.
3
Kuŝigu la pomrimenojn, unu partkovranta la alian.
4
Superŝutu iom da sukero.
5
Enfornigu je 180 °C dum 25 min.
6
Kunkirlu en salatujo la ovojn, la ceteran sukeron, la lakton kaj la kremon. Verŝu sur la torton. Remetu 15 min en la bakfornon.
7
Elfornigu kaj superŝutu iom da cinamo. Surtabligu varmete.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".