ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Poma Semajfino

Por 4 personoj
Preparado: 30 min
Kuirado: 40 min
1 okonigita farma kokido,
500 g da cepoj,
30 cl da maldolĉa cidro,
1 pinĉaĵo da kvar-spicoj,
2 supkuleroj da oleo,
50 g da butero,
2 supkuleroj da freŝa hakita koriandro,
salo, pipro.
 
Kokido kun cidro kaj cepoj
 
Preparado
1
Senŝeligu kaj haku la cepojn.
2
Varmigu en premmarmito duonon de la butero kaj 1 supkuleron da oleo.
3
Enmetu la cepojn kaj subrostu ilin ĉe malforta fajro dum 10 min. Movu ilin por ke ili iĝu senkoloraj sen oriĝi.
4
Varmigu en pato la ceteran oleon kaj buteron. Origu la kokidpecojn ambaŭflanke ĉe forta fajro.
5
Elgutigu la kokidpecojn. Metu ilin en la marmiton. Aldonu salon, pipron, cidron, kvar-spicojn kaj miksu.
6
Kovru la marmiton kaj lasu boleti 30 min.
7
Surtabligu varmege, superŝutite de koriandro.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".