ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Poma Semajfino

Por 4 personoj
Preparado: 30 min
Kuirado: 5 min
300 g da pomoj,
1 citrono,
2 dolĉaj cepoj,
300 g da kuiritaj betoj,
2 jogurtoj,
3 supkuleroj da hakita ŝenoprazo,
1 dispremita ajlero,
salo, pipro,
1 tekulero da kumingrajnoj.
 
Kuiritaj ruĝaj betoj kun pomoj
 
Preparado
1
Senŝeligu kaj sengrajnigu la pomojn.
2
Maldike rimenigu kaj citronumu ilin.
3
Senŝeligu la cepojn. Ringetigu ilin. Disigu la ringojn kaj kuiru ilin 5 min en bolanta sala akvo. Lasu malvarmiĝi.
4
Senŝeligu la betojn. Rimenigu ilin.
5
Miksu en bovlo la jogurtojn, ŝenoprazon, ajlon kaj la maceran citronsukon. Aldonu salon, pipron, kuminon.
6
Kuŝigu en pladon la pomojn, betojn kaj cepojn. Surverŝu la saŭcon. Surtabligu malvarme.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".