ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Poma Semajfino

Por 6 personoj
Preparado: 30 min
Kuirado: 35 min
100 g da faruno,
2 ovoj (po 50 g),
1 pinĉaĵo da salo,
70 g da sukero,
100 g da fandita butero,
5 acidetaj pomoj,
100 g da migdallamenetoj,
30 g da rufa sukero.
 
Poma kaj migdala kuko
 
Preparado
1
Antaŭvarmigu la bakfornon je 180 °C kun malplena plato.
2
Fandu la buteron. Lasu ĝin iomete malvarmiĝi.
3
Misku en salatujo ovojn, sukeron, salon kaj la buteron. Aldonu la kribritan farunon. Zorge miksu.
4
Senŝeligu kaj rimenigu la pomojn.
5
Buterumu muldilon kaj kuŝigu la pomrimenojn spirale, unu partkovranta la alian.
6
Surverŝu la paston. Atentu ke la pomoj estu zorge kovritaj.
7
Aldonu la migdalojn kaj la rufan sukeron. Enfornigu.
8
Post 35 min elfornigu kaj lasu malvarmiĝi la kukon.
9
Elmuldigu kaj surtabligu la kukon, kun migdaloj kaj sukero supre.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".