ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Poma Semajfino

Por 4 personoj
Preparado: 20 min
Kuirado: 1 h
1 porkorostaĵo (800 g),
4 pomoj (royal gala, idaredgranny smith),
40 g da butero,
oleo,
rosmareno,
timiano,
salvio,
1 glaso da akvo,
salo, pipro.
 
Porka rostaĵo kun pomoj kaj herboj
 
Preparado
1
Antaŭvarmigu la bakfornon (termoregulilo 7).
2
Kuŝigu la rostaĵon en kuirpladon, surverŝu iom da oleo. Aldonu salon, pipron.
3
Enfornigu tuj la rostaĵon kaj lasu kuiriĝi dum duonhoro.
4
Senŝeligu la pomojn. Kvaronigu ilin kaj forĵetu la kernon. Post duonhora kuirado de la viando, starigu ilin ĉirkaŭ la rostaĵon. Disŝutu buterpecojn. Ankaŭ aldonu herbojn kaj akvon. Remetu en la bakfornon dum ankoraŭ duonhoro.
5
Ofte akvumu la viandon dum la kuirado, kaj turnu la pomojn de tempo al tempo.
6
Surtabligu varme.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".