ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Poma Semajfino

Por 4 personoj
Preparado: 35 min
Kuirado: 5 min
50 g da sekaj vinberoj,
2 pomoj,
1 citrono,
250 g da blanka brasiko ,
200 g da fromaĝo gouda dike raspita,
50 g da hakitaj juglandoj,
2 raspitaj karotoj,
150 g da kremo,
salo, pipro,
petroselo.
 
Brasika salato kun pomoj kaj fromaĝo gouda
 
Preparado
1
Lasu la vinberojn ŝveli en varmeta akvo.
2
Senŝeligu la pomojn. Raspu ilin. Surverŝu citronsukon.
3
Pretigu la brasikon. Tranĉu ĝin en maldikaj rimenojn.
4
Duonkuiru la brasikon 5 min en bolanta sala akvo. Elgutigu.
5
Kunigu la pomojn, brasikon, fromaĝon, juglandojn, vinberojn, karotojn, kaj la kremon. Aldonu salon kaj pipron.
6
Antaŭ ol surtabligi superŝutu hakitan petroselon.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".