ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Poma Semajfino

Por 4 personoj
Preparado: 15 min
Kuirado: 30 min
4 pomoj,
4 tranĉaĵoj da kvadrata pano (sed ne senkrusta pano!),
4 supkuleroj da riba ĵeleo (aŭ framba aŭ rubusa),
80 g da butero,
50 g da sekaj vinberoj,
2 supkuleroj da pulvora sukero.
 
Surkanapaj bakitaj pomoj
 
Preparado
1
Buterumu bakpladon.
2
Senŝeligu kaj sengrajnigu la pomojn. Starigu ilin sur la pantranĉaĵojn.
3
Plenigu ĉiun pomon per ĵeleo kaj sekaj vinberoj.
4
Superŝutu iom da sukero.
5
Kuiru 30 min en varma bakforno (200 °C) kaj atentu la kuiradon.
6
Surtabligu varme aŭ varmete.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".