ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Poma Semajfino

Por 4 personoj
Preparado: 15 min
Kuirado: 25 min
800 g da nigra sangokolbaso (entuta aŭ kvaronigita),
2 cepoj,
2 supkuleroj da porkograso aŭ butero,
500 g da pomoj (renedoj),
1 pinĉaĵo da pulvora cinamo,
salo, pipro.
 
Sangokolbaso kun pomoj
 
Preparado
1
Senŝeligu kaj haku la cepojn. Origu ilin en graso ĉirkaŭ 5 min ĉe malforta fajro, kovru kaj lasu dum ankoraŭ 5 min sur la fajro.
2
Senŝeligu kaj sengrajnigu la pomojn. Lamenigu ilin. Verŝu ilin sur la cepojn. Lasu ilin ŝviti dum 5 min.
3
Zorge turnu la tuton kun ligna spatelo. Aldonu salon, pipron, cinamon.
4
Piku la kolbason per pinglo, por ke la haŭto ne krevu dum la kuirado. Kuŝigu ĝin sur la pomojn, kovru kaj kuiru dum 10 min.
5
Poste zorge turno la kolbason. Kovru denove kaj kuiru 5 min pli.
6
Prezentu en pladon aŭ en la telerojn la kolbason ĉirkaŭigitan de pomlamenetoj. Surtabligu varmege.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".