ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Poma Semajfino

Por 4 personoj
Preparado: 10 min
Kuirado: 15 min
2 pomoj (boskoop, cox orangegranny smith),
4 malgrandaj duonsekaj kaprinaj fromaĝoj,
1 tomato,
kelkaj folioj da salato,
timiano aŭ satureo,
olivoleo.
 
Rostitaj pomoj kun kaprina fromaĝo
 
Preparado
1
Duonigu la pomojn, forigu la kernon. Fortranĉu iomete la rondan flankon. Kuŝigu la pomojn sur pladon, kun la tranĉita flanko sube por senmovigi ilin.
2
Kuiru la pomojn 5 min en la bakforno.
3
Sur ĉiun pomduonon metu fromaĝeton. Surverŝu iom da olivoleo, superŝutu timianon, kaj kuiru ankoraŭ 10 min en la bakforno.
4
En ĉiun teleron metu unu pomon, kelkajn salatfoliojn kaj tomatajn tranĉaĵojn. Surtabligu tuj.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".