ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Poma Semajfino

Por 4 personoj
Preparado: 30 min
Kuirado: 15 min
4 pomoj,
80 g da butero,
80 g da sukero,
1 tekulero da pulvora cinamo,
1 citronŝelo,
pipro,
8 ovoj.
 
Poma omleto
 
Preparado
1
Senŝeligu la pomojn. Senkernigu kaj lamenetigu ilin.
2
Origu la pomojn 10 min en 30 g da butero, daŭre movante ilin.
3
Aldonu 4 supkulerojn da sukero, cinamon, citronŝelon kaj iom da pipro.
4
Kirlu la ovojn kun nur unu supkulero da sukero. Verŝu en la paton kun la restanta fandita butero.
5
Kuiru la omleton malforte.
6
Ŝmiru la pomaĵon. Faldu, superŝutu sukeron. Surtabligu tuj.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".