ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Poma Semajfino

Por 4 personoj
Preparado: 30 min
Kuirado: 10 min
600 g da gadaj fileoj,
3 poreaj blankaĵoj,
2 pomoj,
1 pinĉaĵo da karea pulvoro,
pipro, salo,
butero,
1 glaso da blanka vino,
1 citrono.
 
Flava gado kun pomoj
 
Preparado
1
Zorge purigu kaj fajne distranĉu la poreajn blankaĵojn.
2
Senŝeligu la pomojn. Kubigu ilin.
3
Buterumu gratenan pladon. Enmetu poreojn kaj pomojn. Kuŝigu la fiŝfileojn supre.
4
Superŝutu salon, pipron kaj kareopulvoron. Surverŝu blankan vinon.
5
Kuiru en la bakforno dum 10 min (varmoregulilo en pozicio 6).
6
Elprenu la fiŝon. Konservu ĝin varma. Kribru la pomojn kaj poreojn. Miksu kun la kuirmiksaĵo. Aldonu la citronsukon.
7
Surtabligu la fiŝfileojn tegitajn de la poma saŭco.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".