ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Kreola Semajnfino

Por ? personoj
Preparado: 25 min
Kuirado: 5 min
Salita pasto 
250 g da faruno,
2 ovoj,
1 tekulero da salo,
1 tekulero da natria glutamato,
1 saketo da bakpulvoro.
Sukerita pasto 
 
Legomaj kaj fruktaj fritpastaĵoj
 
Salita pasto
1
Miksu ĉiujn ingrediencojn. Aldonu akvon iom post iom, senĉese miksante. La pasto devas iĝi flua sed ne tro likva.
 
Sukerita pasto
2
Ĝi estas la sama kiel por legomaj fritpastaĵoj, sed oni anstataŭigas salon kaj natrian glutamaton per unu supkulero da pulvora sukero.
 
Florbrasikaj fritpastaĵoj
3
Brogu rapide malgandajn florbrasikerojn en sala bolanta akvo. Gluizu ilin en paston kaj fritu ilin 5 min.
 
Palemonaj fritpastaĵoj
4
Brogu la palemonojn 5 min en bolanta akvo, kaj faru same.
 
Kukurbetaj fritpastaĵoj
5
Fritu rekte la gluizitajn eltranĉaĵojn.
 
Melongenaj fritpastaĵoj
6
Distranĉu la melongenon. Elfluigu ĝian akvon 5 min en leĝere salita akvo. Poste faru same kiel en aliaj kazoj.
 
Fruktaj fritpastaĵoj
7
Kubigu bananojn, ananasojn, pomojn, kaj fritu ilin unu minuton sur ĉiu flanko. Elgrasigu la pastaĵojn en sorbpapero, kaj superŝutu sukeron.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".