ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Kreola Semajnfino

Por 6 personoj
Preparado: 45 min
Kuirado: 1 h 15 min
Malvarmiĝo: pluraj horoj
1 kg da batatoj,
1 ovo,
1 vanila koso,
125 g da butero,
malgranda lado da koncentrita sukerita lakto,
2 supkuleroj da rumo.
 
Batata kuko
1
Kuiru la batatojn en bolanta akvo. Ili estas sufiĉe kuiritaj se vi facile povas enigi forkon. Elgutigu kaj lasu ilin malvarmiĝi.
2
Senhaŭtigu la batatojn. Dispremu ilin per forko.
3
Fendu la vanilan koson. Skrapu la enhavon kaj miksu ĝin kun la batata kaĉo.
4
Aldonu ĉiujn ingrediencojn.
5
Buterumu kukmuldilon. Enverŝu la paston.
6
Baku la kukon unu horon kaj kvaronon je 190 °C.
7
Lasu la kukon malvarmiĝi kaj ripozigu ĝin en la fridujo ĝis morgaŭ.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".