ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Kreola Semajnfino

Por 8 personoj
Preparado: 15 min
Kuirado: 10 min
8 bananoj,
1 glaso da oranĝsuko,
suko de duona citrono,
1 pinĉaĵo da cinamo,
1 pinĉaĵo da muskatnukso,
1 guto da vanila koncentraĵo,
5 supkuleroj da sukero,
3 glasetoj da rumo,
6 buterpecetoj,
2 supkuleroj da oleo.
 
Flamumitaj bananoj
1
Miksu la sukojn de oranĝo kaj citrono, cinamon, muskaton, vanilon kaj 2 supkulerojn da sukero.
2
Malforte fandu la buteron en granda pato. Aldonu la oleon.
3
Fritu la bananojn po 2 min ambaŭflanke, je meza varmeco. Ne lasu ilin algluiĝi.
4
Kiam la bananoj oriĝis, aldonu unu glason da rumo kaj la sukon.
5
Lasu la saŭcon dolĉe densiĝi.
6
Entelerigu la bananojn. Surverŝu la saŭcon kaj iom da rumo. Flamigu la rumon.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".