ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Kreola Semajnfino

Por 4 personoj
Preparado: 10 min
Kuirado: 15 min
8 ovoj,
8 malgrandaj tomatoj,
6 cepoj,
6 ajleroj,
timiano,
duona tekulero da kurkumo,
zingibro,
salo, pimento aŭ pipro.
 
Ova specialaĵo (rougail z'eufs)
1
Kirlu la ovojn.
2
Senŝeligu la cepojn. Fajne distranĉu cepojn kaj tomatojn.
3
Kunpistu salon, ajlon, zingibron, pimenton.
4
Varmigu en pato 6 sekpkuleroj da oleo. Verŝu la ovojn kaj miksu. Kiam ili estas sufiĉe kuirataj (ili formas buletojn), forprenu ilin el la pato.
5
Origu la cepojn en la pato dum 1 min. Aldonu la pistitaĵon, miksu kaj origu dum 1 min.
6
Aldonu tomatojn kaj kurkumon. Miksu.
7
Aldonu 1 tason da akvo, lasu la saŭcon formiĝi 5 min mezvarme.
8
Remetu la ovojn, miksu kun la saŭco kaj kuiru 5 min mezvarme.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".