ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Kreola Semajnfino

Por 6 personoj
Preparado: 15 min
Kuirado: 25 min
1,2 kg da fiŝo,
8 malgrandaj tomatoj,
6 cepoj,
6 ajleroj,
kvarona tekulero da kurkumo,
branĉo da timiano,
limetoŝelo,
zingibro,
salo, pimento.
 
Fiŝkareo
1
Purigu la fiŝon. Distranĉu ĝin.
2
Senŝeligu la cepojn kaj ajlon. Distranĉu fajne la cepojn kaj tomatojn.
3
Kunpistu ajlon, zingibron, pimenton, salon kaj limetoŝelon.
4
Varmigu en marmito 6 supkulerojn da oleo. Origu la cepojn dum 3 min.
5
Aldonu la pistitaĵon kaj miksu.
6
Aldonu la tomatojn kaj kurkumon. Miksu ĝis obteno de saŭco.
7
Aldonu la timianon kaj 2 tasojn da akvo. Miksu, kovru per kovrilo kaj lasu boleti 5 min.
8
Aldonu la fiŝon, kovru per kovrilo kaj lasu boleti 10 min. Turnu la fiŝon meze de la kuirado.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".