ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Kreola Semajnfino

Por 4 personoj
Preparado: 10 min
Kuirado: 45 min
750 g da kolbasoj,
6 cepoj ne tro dikaj,
6 ajleroj,
8 malgrandaj tomatoj,
pimentoj aŭ pipro,
zingibro.
 
Kolbasa specialaĵo (rougail saucisses)
1
Piku la kolbasojn per forko. Kuiru ilin 15 min en bolanta akvo. Poste trionigu ilin.
2
Senŝeligu cepojn kaj ajlon. Fajne distranĉu la cepojn kaj tomatojn. Kunpistu ajlon, pimenton kaj zingibron.
3
Varmigu iom da oleo en pato. Fritu la kolbasojn dum 3 min.
4
Aldonu la cepojn. Miksu dum 3 min.
5
Aldonu la pistitaĵon. Miksu dum 3 min.
6
Aldonu la tomatojn. Miksu kaj lasu boleti.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".