ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Kreola Semajnfino

Por 6 personoj
Preparado: 15 min
Kuirado: 10 min
Ripozo en la fridujo: 30 min
6 dikaj tomatoj,
250 g da tinuso (senspica),
oleo,
petroselo,
1 malmola ovo,
kelkaj gutoj da citronsuko,
salo, pipro.
 
Farĉitaj tomatoj
1
Senĉapigu la tomatojn kaj malplenigu ilin. Konservu la karnon kaj la ĉapojn.
2
Dispremu la tinuson per forko. Aldonu salon, pipron, oleon kaj citronsukon.
3
Aldonu al la tinuso karnon de la tomatoj. Knedu por obteni sufiĉe homogenan paston. Farĉu la tomatojn per ĝi.
4
Dispremu la ovon. Surŝutu sur la farĉitajn tomatojn ovon kaj petroselon.
5
Remetu la ĉapojn kaj lasu duonan horon en la fridujo.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".