ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Kreola Semajnfino

Por 6 personoj
Preparado: 20 min
Ripozo en la fridujo: 1 aŭ 2 h
diversaj fruktoj (ananaso, bananoj, melonoj, persikoj, pomoj, mangoj...),
sukero,
pimento (laŭ la gusto),
duona citrono,
1 pinĉaĵo da salo,
limetoŝelo.
 
Fruktosalato
1
Forigu la centran parton de la ananaso. Senŝeligu kaj senkernigu ĉiujn fruktojn. Pecigu ilin.
2
Pistu la pimenton kaj la limetoŝelon.
3
Kunmetu en salatujon la fruktojn, sukeron, salon, citronsukon kaj pimenton.
4
Lasu 1 aŭ 2 h en la fridujo.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".