ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Kreola Semajnfino

Por 4 personoj
Preparado: 20 min
Kuirado: 15 min
500 g da brasikaj folioj,
3 cepoj,
6 ajleroj,
pimento, zingibro, kurkumo,
salo,
duona glaso da akvo.
 
Brasikaj folioj
1
Lamenigu la brasikajn foliojn. Haku la cepojn. Kunpistu ajlon, salon, pimenton kaj zingibron.
2
Patrostu la cepojn en 3 supkuleroj da oleo. Lasu ilin bruniĝi. Aldonu la pistitaĵon kaj miksu 3 min.
3
Aldonu la foliojn, kurkumon kaj akvon. Kuiru 5 min.
 
Oni povas uzi dike hakitan kreson anstataŭ la brasikon.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".