ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Kreola Semajnfino

Por 4 personoj
Preparado: 20 min
Kuirado: 40 min
1 kokido,
2 cepoj,
4 ajleroj,
8 malgrandaj maturaj tomatoj,
oleo, salo,
peco da zingibro,
1 branĉo da timiano,
duona tekulero da kurkumo,
pipro aŭ pimento.
 
Kokida kareo
1
Distranĉu la kokidon.
2
Senŝeligu cepojn kaj ajlon. Distranĉu la cepojn kaj tomatojn. Kunpistu ajlon, salon, zingibron kaj pipron (aŭ pimenton).
3
Varmigu oleon en marmito. Origu la kokidajn pecojn en la oleo.
4
Aldonu la cepojn. Miksu dum 1 min.
5
Aldonu la pistitaĵon. Miksu 2 min.
6
Aldonu la tomatojn kaj timianon. Miksu denove 2 min.
7
Enmetu kurkumon. Duonkovru per akvo. Lasu boleti.
8
Post la kuirado malgrasigu la buljonon.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".