ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Kreola Semajnfino

Por 4 personoj
Preparado: 20 min
Kuirado: 40 min
1 kokido,
4 cepoj,
4 ajleroj,
oleo,
1 plenmano da kareofolioj,
5 supkuleroj da spicmiksaĵo massalé,
salo.
 
Kokido kun massalé
1
Distranĉu la kokidon.
2
Senŝeligu cepojn kaj ajlon. Distranĉu la cepojn. Pistu la ajlon.
3
Varmigu oleon en marmito. Origu la kokidajn pecojn en la oleo.
4
Aldonu cepojn kaj ajlon. Turnu la tutaĵon. Enverŝu la spicmiksaĵon massalé. Kovru per akvo.
5
Lasu boleti 30 min kun kovrilo.
6
Aldonu kareofoliojn kaj plu kuiru 15 min.
 
Massalé devenas de hinda vorto kiu signifas "miksitaj spicoj". En Norda Hindujo ĝi entenas cinamon, muskatnukson, kardamomon, kariofilon, kuminon, pipron.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".