ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Kreola Semajnfino

Por 4 personoj
Preparado: 15 min
Kuirado: 20 min
unu aŭ du melongenoj laŭ dikeco,
se eblas bukedeto da verdaj cepoj,
salo,
pimentoj,
2 supkuleroj da olivoleo,
citronsuko,
limetoŝelo.
 
Melongena kaĉo (rougail bringelles)
1
Rostu la melongenon en la bakforno. Turnu ĝin dum la rostado. La haŭto devas ambaŭflanke bruli.
2
Senhaŭtigu la melongenon. Rikoltu la karnon.
3
Senŝeligu la cepojn. Fajne haku ilin.
4
Kunpistu salon kaj pimenton.
5
Kunpremu ĉiujn ingrediencojn per forko, inkluzive la citronsukon kaj la limetoŝelon. La preparaĵo devas iĝi homogena.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".