ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Kreola Semajnfino

Por 8 personoj
Preparado: 10 min
Kuirado: 1 h
1 kg da sekaj fazeoloj ruĝaj aŭ blankaj (koko),
3 dikaj cepoj,
6 ajleroj,
zingibro,
duona tekulero da kurkumo,
kareofolioj aŭ laŭrofolio,
salo, pipro.
 
Fazeoloj
1
Senŝeligu kaj fajne haku la cepojn.
2
Kunpistu salon, pipron, ajlon kaj zingibron.
3
Varmigu du supkulerojn da oleo en granda pato. Origu la cepojn en la oleo.
4
Aldonu la pistitaĵon kaj miksu dum 2 min. Aldonu la kurkumon kaj kareofoliojn.
5
Enmetu la fazeolojn, duoblan volumon da akvo kaj timianon. Varmigu ĝis ekbolo.
6
Lasu boleti ĝis atingo de kremeca saŭco. Se necese aldonu iom da akvo.
 
Se oni uzas sekajn fazeolojn, oni lasu ilin en malvarma akvo dum tuta nokto antaŭ ol komenci.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".