ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Kreola Semajnfino

Por 8 personoj
Preparado: 20 min
Kuirado: 30 ĝis 50 min laŭ la kvalito de la lentoj
750 g da blondaj lentoj,
4 cepoj,
4 ajleroj,
timiano,
kvarona tekulero da kurkumo,
zingibro,
salo, pipro.
 
Lentoj
1
Senŝeligu kaj haku la cepojn.
2
Kunpistu salon, pipron, ajlon kaj zingibron.
3
Varmigu tri supkuleroj da oleo en la pato. Origu la cepojn 2 min en la oleo.
4
Aldonu la pistitaĵon kaj miksu dum 2 min. Aldonu la kurkumon kaj miksu denove.
5
Enmetu la lentojn, duoblan volumon da akvo kaj timianon. Varmigu ĝis ekbolo.
6
Lasu boleti dolĉe. Se la tuta akvo sorbiĝis kaj la lentoj estas malmolaj aldonu iom da akvo.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".