ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Kreola Semajnfino

Por 4 personoj
Preparado: 1 h
Kuirado: 15 min
2 dikaj karotoj,
500 g da verdaj fazeoloj,
duona blanka brasiko,
duona florbrasiko,
1 kukumo,
2 cepoj,
3 ajleroj,
dika zingibra peco,
salo, pimento,
duona tekulero da kurkumo,
suko de duona citrono,
oleo.
 
Patrostitaj legombastonetoj
1
Senŝeligu la karotojn, kukumojn, cepojn kaj ajlerojn. Bastonetigu la karotojn, fazeolojn, brasikon kaj kukumon. Disigu la bukedetojn de la florbrasiko.
2
Kunpistu ajlon, salon, zingibron kaj pimenton.
3
Fajne distranĉu la cepojn.
4
Varmigu duonan supkuleron da oleo, kaj patrostu unu post la alia ĉiujn legomojn (krom la cepoj) ĝis ili moletiĝas (ili ne devas iĝi tro molaj). Kunigu la kuiritajn legomojn laŭmezure en salatujo.
5
Varmigu unu supkuleron da oleo en la pato. Origu la cepojn.
6
Aldonu la pistitaĵon kaj la kurkumon. Miksu.
7
Remetu la legomojn en la paton. Miksu kun la cepoj. Surverŝu la citronsukon.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".