ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Terpoma Semajnfino

Por 8 personoj
Preparado: 20 min
Kuirado: 1 h
1 rompiĝema pasto,
800 g da terpoma kaĉo (mempreparita aŭ el 200 g da floka kaĉo, por ŝpari tempon),
4 poreoj,
100 ml da likva kremo,
salo, pipro.
 
Porea torto
1
Pretigu la terpoman kaĉon, uzante likvan kremon anstataŭ lakton.
2
Zorge lavu kaj tranĉu la poreojn. Subrostu la tranĉaĵojn en pato kun butero. Enverŝu ilin en la kaĉon.
3
Ŝmiru la paston kaj metu ĝin en tortan muldilon. Garnu per la porea kaj terpoma kaĉo.
4
Enfornigu por 1 h proksimume. Atentu, ke ĝi ne bruliĝu.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".