ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Terpoma Semajnfino

Por 6 personoj
Preparado: 30 min
Ripozo: 1 nokto
Kuirado: 40 min
1 rompiĝema pasto,
500 g da sekprunoj,
100 ml da migdala pulvoro,
50 ml da likva kremo.
 
Sekpruna torto
1
Unu tagon antaŭe, metu la sekprunojn en kaserolon. Kovru per malvarma akvo.
2
Ekboligu ĝin. Kiam la sekprunoj "krevas", estingu la fajron kaj elgutigu la sekprunojn.
3
Senkernigu kaj dispremu la sekprunojn per forko aŭ miksaparato. Enmiksu la kremon kaj la migdalan pulvoron.
4
Ŝmiru la paston. Etendu ĝin en tortan muldilon. Garnu per la kremaĵo.
5
Kuiru 40 min je 180 °C.
 
Oni eĉ povas anstataŭi la rompiĝeman paston per pasto el terpomoj:
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".