ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Terpoma Semajnfino

Por 4 personoj
Preparado: 20 min
Kuirado: 30 min
300 g da terpomoj,
300 g da junaj napoj,
300 g da karotoj,
1 laktuka kerno,
200 g da verdaj pizoj,
salo, pipro, aromherboj.
 
Mikslegomaĵo
1
Senŝeligu kaj lavu la legomojn.
2
Ŝnurligu la kernon de la laktuko, por ke ĝi ne disiĝu.
3
Metu ĉiujn legomojn en marmiton. Kovru per akvo. Aldonu salon, pipron kaj herbojn. Ekboligu.
4
Lasu boleti dum 30 min. Elgutigu kaj surtabligu kun iom da freŝa butero.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".