ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Terpoma Semajnfino

Por 8 personoj
Preparado: 20 min
Ripozo: 20 min
Kuirado: 10 min
densa terpoma kaĉo,
3 poreoj,
500 g da faruno,
25 g da butero,
1 ovo,
50 ml da lakto,
50 ml da kazeo,
100 g da grujero,
salo, pipro,
oleo por la kuirado.
 
Terpomaj risoloj (tourtons)
1
Fandu la buteron en bovlo da varma akvo.
2
Verŝu la farunon en pelvon kaj fosu puton. Enmiksu la ovon. Aldonu buteron, akvon kaj unu kuleron da salo. Knedu por obteni homogenan paston.
3
Lasu ripozi la paston dum 20 min en la fridujo.
4
Lavu la poreojn kaj tranĉu ilin. Brogu ilin 10 min en bolanta akvo. Miksu per miksaparato kaj enmiksu ilin en la terpoman kaĉon. Enmiksu ankaŭ la lakton, la kazeon kaj la grujeron.
5
Reprenu la paston el la fridujo kaj ŝmiru ĝin tre maldike. Eltondu rektangulojn 4 cm larĝajn kaj 8 cm longajn.
6
Kuŝigu unu kulereton da kaĉo en ĉiun rektangulon. Refaldu ĝin. Zorge kunfandu la ekstremaĵojn.
7
Varmigu 2 cm da oleo en profunda pato. Origu la risolojn ambaŭflanke dum proksimume 10 min. Surtabligu varme kun salato.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".