ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Terpoma Semajnfino

Por 6 personoj
Preparado: 10 min
Glaciado: 3 h
150 g da densa kremo,
15 cl da lakto,
500 g da fragoj,
100 g da sukera pulvoro,
suko de duona citrono.
 
Fraga ŝaŭmaĵo
1
Metu la kremon en la fridujon.
2
Lavu kaj sentigigu la fragojn. Miksu ilin per miksaparato kun la sukero kaj la citronsuko. Oni devas obteni likvan kaĉon.
3
Kirlu la kremon kaj la lakton por obteni ŝaŭman kremon. Enmiksu delikate la fragan kaĉon.
4
Lasu 3 h en la glacifako.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".