ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Terpoma Semajnfino

Por 10 personoj
Preparado: 20 min
Kuirado: 10 min
1,5 kg da maljunaj terpomoj vaporkuiritaj,
3 elastaj fromaĝoj "St Marcellin",
400 g da raspita grujero,
8 kuleroj da likva kremo,
4 ovoj,
600 g da faruno,
salo, pipro.
 
Kneletoj
1
Kaĉigu la varmajn terpomojn kun la fromaĝo. Aldonu la aliajn ingrediencojn. La pasto iĝas "seka" sed ne tro malmola. Se necese aldonu iom pli da faruno.
2
Varmigu akvon en grandan kaserolon.
3
Formu kneletojn per la pasto. Ili devas esti longaj kiel montrofingro, kaj dikaj kiel la dika fingro.
4
Farunumu la kneletojn kaj mergu ilin en la bolantan akvon. Atendu, ĝis ili revenas al la surfaco, por elpreni ilin el la akvo. Mergu ilin tuj en malvarman akvon.
5
Gratenigu la kneletojn en la bakforno, kun iom da kremo.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".