ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Terpoma Semajnfino

Por 8 personoj
Preparado: 20 min
Kuirado: 45 min
300 ml da bolanta lakto,
125 g da floka terpoma kaĉo,
50 g da butero,
80 g da faruno,
6 ovoj,
200 g da sukero,
1 citrono (ne kemie pritraktita),
5 ml da cinama pulvoro,
50 g da avela pulvoro.
 
Citrona kuko
1
Boligu la lakton, pluve enverŝu la flokojn. Atendu 2 min kaj kirlu la kaĉon.
2
Senŝeligigu la citronon kaj raspu la flavan ŝelon (ne kunraspu la blankan haŭton). Konservu la sukon.
3
Fandu la buteron en la kaĉon. Enmiksu la farunon, la ovoflavojn unu post la alia, la sukeron, la citronŝelon kaj citronsukon, la cinaman kaj la avelan pulvorojn.
4
Firmŝaŭmigu la ovoblankojn. Delikate enmiksu ilin en la preparaĵon.
5
Verŝu en buterumitan rosinkukan muldilon kaj kuiru dum 45 min je 180 °C.
6
Elmuldigu la kukon varman. Surtabligu ĝin malvarma.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".