ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Terpoma Semajnfino

Por 8 personoj
Preparado: 30 min
Kuirado: 1 h
2 kg da ŝafida ŝultraĵo (aŭ femuraĵo),
200 g da cepoj,
50 g da butero,
1 supkulero da oleo,
1,5 kg da terpomoj,
aromherboj,
salo, pipro.
 
Ŝafida ŝultraĵo
1
Metu la viandon en la graspelvon de la bakforno dum 10 min.
2
Senŝeligu kaj tranĉu la terpomojn kaj cepojn.
3
Metu la terpomojn kaj cepojn en gratenan pladon, kun la aromherboj. Aldonu unu aŭ du glasojn da bolanta akvo.
4
Kiam la viando oriĝis, kuŝigu ĝin sur la legomojn. Metu en la varman bakfornon.
5
Post 20 min turnu la ŝultraĵon. Lasu en la bakforno ankoraŭ 20 min.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".