ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Terpoma Semajnfino

Por 4 personoj
Preparado: 15 min
Kuirado: 8 min por ĉiu kuko
600 g da terpomoj,
1 ovo,
100 g da franĉkontea grujero,
100 g da kubigita ŝinko,
4 supkuleroj da oleo,
salo, pipro.
 
Terpomaj platkukoj
1
Senŝeligu la terpomojn, lavu ilin kaj raspu ilin kun la fromaĝo.
2
Aldonu la ovon, la hakitan ŝinkon, salon kaj pipron.
3
Varmigu 1 supkulero da oleo en pato, verŝu kvaronon de la pasto kaj kuiru ĝin varmege dum 2 min. Malfortigu la fajron kaj plukuiru dum 4 min.
4
Returnu la kukon kaj origu ĝin ankoraŭ 4 min. Surtabligu tuj.
 
La kukojn oni returnas pli facile, se ili ne estas tro grandaj (diametro proksimume 12 cm).
 
Oni povas anstataŭi la ŝinkon per raspita cepo.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".