ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Terpoma Semajnfino

Por 6 personoj
Preparado: 15 min
Kuirado: 25 min
1 kg da farunecaj terpomoj,
500 g da sufiĉe maturaj tomatoj,
700 g da malvarma akvo,
30 g da butero,
2 ajleroj,
timiano, laŭrofolioj,
10 ml da salo,
pipro.
 
Tomata kaj terpoma supo
1
Senŝeligu kaj lavu la terpomojn. Kubetigu ilin. Lavu la tomatojn kaj kvaronigu ilin. Senŝeligu la ajlerojn.
2
En kaserolo miksu ĉiujn ingrediencojn (krom la butero) kaj kuiru mezvarme dum 25 min post ekbolo.
3
Forprenu la aromherbojn. Miksu per miksaparato. Surtabligu kun buterpeco.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".