ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Vinbera Semajnfino

Por 6 personoj
Preparado: 15 min
Macerado: 24 h
Kuirado: 50 min
1 kg da lardita porko,
150 g da sekvinberoj,
1 peco da freŝa zingibro,
50 g da pinioj,
1 blanka cepo,
1 glaso da blanka vino,
1 supkulero da mielo,
salo, pipro,
oleo, butero,
400 g da rizo,
3 piroj.
 
Patrostita porkaĵo kun sekaj vinberoj
1
La antaŭan tagon macerigu la vinberojn en vino kun mielo.
2
La ĝustan tagon, kubigu dike la porkaĵon. Subrostu ĝin en oleo kaj poste forĵetu la grason.
3
Malfortege fandu en marmito la buteron kun la lamenigita cepo. Kiam la cepo iĝas travidebla, aldonu la viandon, la sekajn vinberojn, salon, pipron, duonan glason da akvo. Kuiru tre malforte dum 40 min.
4
Boligu en kaserolo saligitan akvon. Ĵetu en ĝin la rizon. Lasu kuiri 20 min. Senhaŭtigu kaj senkernigu la pirojn. Kubigu ilin kaj subrostu en pato kun butero.
5
Elgutigu la rizon kaj miksu ĝin kun la piroj. Raspu la zingibron kaj superŝutu ĝin sur la viandon. Surtabligu ambaŭ kune.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".