ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Vinbera Semajnfino

Por 6 personoj
Preparado: 15 min
Macerado: 24 h
Kuirado: 1 h 15 min
1,5 kg da bovidaj femurtranĉaĵoj,
250 g da sekprunoj,
50 g da sekaj vinberoj,
40 cl da ruĝa vino,
iom da faruno,
30 g da butero,
1 supkulero da oleo,
2 cepoj,
2 karotoj,
rosmareno,
300 g da kuskusa semolo,
salo, pipro.
 
Bovidaj femurtranĉaĵoj kun sekaj fruktoj
1
La antaŭan tagon, macerigu la fruktojn en vino.
2
La ĝustan tagon, farunumu la viandon. Subrostu ĝin en butero kaj oleo en marmito, kun la kvaronigitaj cepoj kaj la tranĉitaj karotoj. Aldonu salon kaj pipron.
3
Aldonu la maceran vinon (sen la fruktoj). Kovru kaj malforte kuiru dum 40 min (en premmarmito 15 min).
4
Poste aldonu la fruktojn. Kuiru ankoraŭ 30 min (en premmarmito 15 min).
5
Metu la viandon en kavan pladon kun saŭco kaj la fruktoj. Surtabligu kun kuskusa semolo.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".