ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Vinbera Semajnfino

Por 4 personoj
Preparado: 20 min
Macerado: 8 h
Kuirado: 20 min
800 g da bova fileo,
1 supkulero da faruno,
100 g da sekaj vinberoj,
1 supkulero da kakao,
40 g da butero,
salo, pipro.
Por la marinaĵo 
1 botelo da ruĝa vino,
100 g da hakitaj cepoj,
120 g da tranĉitaj karotoj,
aromherboj (timiano, laŭro),
10 cl da konjako.
 
Bova fileo kun vinberoj kaj kakao
 
Marinaĵo
1
Varmigu la vinon kun la konjako ĝis ekbolo. Poste flamigu ĝin. Aldonu la legomojn kaj herbojn. Lasu malvarmiĝi.
2
Dike tranĉu la viandon kaj mergu ĝin en la marinaĵon. Kovru kaj lasu maceradi 8 h.
 
Finpreparado
3
Elgutigu la viandon kaj la legomojn.
4
Subrostu karotojn kaj cepojn en 20 g da butero. Superŝutu farunon kaj la marinaĵon. Kuiru malforte dum 20 min.
5
Filtru la marinaĵon. Enmiksu kakaon kaj vinberojn.
6
Patrostu la viandon en 20 g da butero. Surtabligu kun la saŭco.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".