ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Vinbera Semajnfino

Por 6 personoj
Preparado: 15 min
Ripozo: 1 h
Kuirado: 15 min
250 g da faruno,
duona tekulero da salo,
10 g da panfeĉo,
30 cl da lakto,
1 ovo,
100 g da sekvinberoj,
5 cl da arakida oleo.
 
Krespoj de la fora okcidento
1
Lavu la vinberojn. Mergu ilin en varmetan akvon dum 30 min.
2
Lante varmigu la lakton. Diluu la feĉon en duonglason de ĝi.
3
Metu la farunon kaj la salon en pelvon. Enmetu la ovon, la duonon de la lakto kaj la feĉon. Zorge miksu, enverŝu iom post iom la tutan lakton. Kovru per tuko kaj lasu riposi 1 h.
4
Elgutigu la vinberojn sur sorbpapero. Aldonu ilin. Fritu dikajn krespetojn (po unu kulero da pasto) en granda pato. Turnu ilin kiam ili oriĝas.
5
Elgutigu sur sorbpapero.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".