ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Vinbera Semajnfino

Por 8 personoj
Preparado: 25 min
Kuirado: 1 h
250 g da faruno,
150 g da mielo,
150 g da butero,
50 g da sukero,
200 g da sekvinberoj,
1 oranĝo,
10 g da kemia feĉo,
duontekulero da vanilo,
duontekulero da cinamo,
duontekulero da zingibro,
duontekulero da verda pipro,
125 g da migdaloj.
 
Miela rosinkuko
1
Mergu la sekvinberojn en varmetan akvon.
2
Kirlu la kubigitan buteron kun la sukero. Enkirlu la ovojn.
3
Aldonu farunon, mielon, feĉon, spicojn, elgutigitajn vinberojn kaj la oranĝsukon. Zorge miksu.
4
Buterumu muldilon, enverŝu la paston kaj baku malforte (160 °C).
5
Post 30 min, malfortigu la bakadon (120 °C) kaj lasu ankoraŭ 30 min.
6
Kiam la kuko estas kuirita, elmuldigu, superŝutu migdalojn kaj rostu la kukon ankoraŭ 4 min en la forno.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".