ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Vinbera Semajnfino

Por 4 personoj
Preparado: 10 min
Kuirado: 15 min
600 g da spinacoj,
20 g da migdaloj (lamenigitaj),
50 g da sekvinberoj,
20 g da butero,
duona tekulero da muskato,
salo, pipro.
 
Spinacoj kiel en Firenze
1
Lavu la vinberojn. Mergu ilin en varmetan akvon dum 10 min. Elgutigu.
2
Rostu la migdalojn 5 min en pato. Ofte movu ilin.
3
Fandu buteron en granda pato. Aldonu la spinacojn, salon, pipron, muskaton kaj vinberojn.
4
Lasu kuiri 2 min. Surtabligu kun la migdaloj.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".