ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Vinbera Semajnfino

Por 6 personoj
Preparado: 10 min
1 brasiko,
1 hakita cepo,
250 g da ruĝaj lentoj,
1 supkulero da vinberoj (sekaj),
1 pecigita tomato,
po 1 tekulero da cinamo, pipro, bazilio, mento,
1 supkulero da tamarinda pasto diluita en 1 dl da akvo,
oleo, salo, pipro.
 
Orienta brasiko
1
Boligu la lentojn en saligita akvo dum 20 min.
2
Fajne distranĉu la brasikon, brogu ĝin en bolanta akvo. Elgutigu post 5 min, ŝanĝu la akvon kaj boligu denove 20 min.
3
Patrostu la cepojn, la lentojn, la vinberojn, la tomatojn, cinamon, pipron kaj bazilikon. Aldonu la brasikon. Kuiru 5 min.
 
En Siriujo, oni kuiras la netranĉitan brasikon kaj farĉas la foliojn per la lentoj.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".