ĉiuj receptaroj Por foliumi aliajn receptojn de la Vinbera Semajnfino

Por 4 personoj
Preparado: 20 min
Kuirado: 25 min
500 g da nigraj vinberoj (Lavallée),
200 g da rokforto,
35 cl da kremo (aŭ kazeo),
3 ovoj,
400 g da rompiĝema pasto,
pipro.
 
Rokforta kiŝo
1
Lavu kaj sekigu la vinberojn.
2
Kunmiksu la kremon, la ovojn kaj pipron.
3
Etendu la paston en buterumitan tortmuldilon.
4
Diserigu la rokforton sur la paston. Kovru per duonigitaj vinberoj.
5
Surverŝu la ovan kremaĵon.
6
Baku je 220 °C dum 25 min. Surtabligu kun verda salato.
Kopirajto 1996-2005, Espéranto-Jeunes Vi rajtas kopii tiun ĉi recepton sen forviŝi la jenan fontindikon: http://esperanto-jeunes.org/KuirLibro
Por aldoni foton, elektu la dosieron ĉe via loka disko kaj alpremu la butonon "Aldonu novan foton".